-
ho ve la vana plendo .....
AL KIU ? . . .
Al kiu direktiĝu, ho ve, la vana plendoKontraŭ la temp' petola,
Ke en la frosta nokto blovadas plora vento
Sur ŝia tomb' izola ?
Apud oreloj miaj senvorta flustro fluasSpirblove tra l'silento,
Kiel aŭtona monto en la nebul' fluktuas
Antaŭ matena vento.
Tial mi spasme tenas la ŝnuron de l'vivretoKiel fiŝist' sur gardo,
Al la tempflu' senfina gapas kaj en sekreto
Esperas pri fiŝsalto.
Kaj nun, nun restas simple la retĉifono jena Moko pri la esperoj,
Spirpene mi sopiras je l'tempo senrevena
Kaj dronas en larmeroj.
En la malluma nokto jen mi tutsole migras,En nokto malĝojkova :
Fantome en stellumo nur mia ombro nigras
Apud la tombo nova.
Al kiu . . . Sed mi timas per la vekrio ĝeniTiun kvieton pian ;
Kliniĝas kaj etendas manojn por ĉirkaŭpreni,
Ho, freŝan tombon ŝian.
Morna kampar' ne havas limon, nur en la foroVilaĝaj lampoj flagras.
En la arbaro densa jen vagas mi en solo,
Dum strig-disputoj akras.
luma nokt' profunda la teron ĉirkaŭvolvasKaj kovras vin kaj min.
Vi dormas sub la tero kviete, dum mi orfas
Vage en halucin'.
Mi volas, ke aŭroro ne venu ĝustahoreEl l'griza oriento,
Apud la kara tombo por ĉiam mi restadu sole
Kaj velku en silento.
Tamen la sun' aperas jam ĉe l'ĉiela rando,Ĵus vekiĝintaj birdoj
Ĉie en la arbaro bruadas kun ĝojkanto :
Ree matena bildo.
Baldaŭ rigora vintro forpasos kaj aprilaBrizo alportos verdon,
Ankaŭ ne mankos floroj kiel ornamo brila
Por kovri la tombverton.
Sed ĉar vi, mia kara, devas eterne dormiSub senkompata tero,
Nek tagon nek printempon mi nun esperas, por mi
Nur la nokto-malhelo.
Xu Zhimo (ŝju ĝimo)
-
Commentaires