• Ni povas ŝanĝi la mondon

    Ni ne forgesu, ke la komercistoj vivas nur pere de la bonvolo iliaklienta ! Tial la konsumantoj, se tion ili ja volontus !! ….. povus havi eksterordinaran potencon por ŝanĝi la socion !

    Eble ni devus memori pri uzi ĝin ĉu ?

    Ekzemple se oni bojkotus la varojn venintajn el la intensa agrokulturo poluanta, ĉiuj agrokultivistoj estus baldaŭ devigitaj sin turni al la ekologia agrokulturo (pri kiu estas nun sciate, ke ĝi tute kapablas nutri la plenan homaron)

    Similas pri ekspluatado infanojn en Bengladeŝo.

    Ktp

    Alia temo, endus, ekde nun, ke ĉiuj dignaj civitanoj ekdecidu bojkoti la komercejojn, kiuj almetas spionajn videokameraojn, tio estas ne nur la superbazarojn sed ankaŭ la malgrandaj komercejojn tiel agantajn (ili estas pli-kaj-pli-aj) Estus tio efekta pri la defendo de Civilizo kontraŭ la procezo de Stalinigado la socion, kiun ni spektas nuntempe. Kaj, ni pensu, normalas, ke kliento ne plu remetas la piedojn en la butiko de komercisto, kiu insultis lin. Nu, almeti gardajn videokameraojn en sia butiko, tio estas insulti siajn klientojn. Homoj ŝajnas ne konsciiĝi pri tio. Post kiam pri tio oni konsciiĝis, neniam oni povas plu eniri samserene en tiajn lokojn, nek rigardi la komerciston samokule.

    Vi ne sentas vin insultitaj ? Vi devus tamen, ĉar tiel estas ja tute !

    Kaj ni ne forgesu J-J Rousseau :

    "Renunciar a la libertad es renunciar a la calidad del hombre, a los derechos de la Humanidad, incluso a sus deberes. No hay recompensa posible para aquel que renuncia a todo."

    (jes ja ne estas la citaĵo nek en Esperanto nek en la franca ! nu ! kial ne ? eble la hispana diras tion pli bele)

    « Ni vivas en mondo kie humiligo fariĝis tiom familiara, ke oni ne plu rekonas ĝin » diris iu sur iu blogo.


    Nu ! ĉu ni ekos ?

    tio skuos la anasomarĉon ! ili estos devigitaj fari sian konsciencoekzamenon, kaj ankaŭ la amaskomunikiloj.


  • Commentaires

    Aucun commentaire pour le moment

    Suivre le flux RSS des commentaires


    Ajouter un commentaire

    Nom / Pseudo :

    E-mail (facultatif) :

    Site Web (facultatif) :

    Commentaire :